Thursday 17 July 2008

Ni gxojas esti aux strangaj aux frenezaj

To read the original English version of this column, go to www.kodiakdailymirror.com and look in the opinion section.

MONTREALO, Kanado -- Raporto de membrokomitato de Esperanta Klubo Kodiako: ankoraux sole mi.
Bonflanke, tio signifas ke ni bezonas nur unu novan membron por atingi cent procentan kreskon. Aliaflanke, gxi ankaux signifas ke ni estas nun tute senestrigitaj, cxar la tri-jara terminolimo malpermesas ke mi ankoraux kandidatas kiel prezidanto.
Intertempe, kiel foririnta prezidanto, mi estas en Montrealo por cxeesti la 7an Tutamerikan Kongreson de Esperanto kune kun pli ol 200 aliaj partoprenantoj de Usono, Kanado, Kubo, Gvatamalo kaj aliaj landoj, ecx de Euxropo kaj Azio.
Esperanto estas intence inventita lingvo, kiel la Klingona lingvo, sed sen kostumoj. Pola okulisto kiu nomigxis Ludviko Zamenhofo kreis gxin en jaro 1887 kiel facile eklernebla dua lingvo kiun cxiuj povus uzi por plifortigi universalan interkomprenecon kaj tutmondan pacon.
Se vi cxeestis dum la 1960aj jaroj kaj ne estis tro narkotigxita, vi versxajne memoras la tutmondan pacon. Gxi devis atingigxi per sxvebigi registrajn konstruajxojn kaj per netrancxajxon de haroj. Kiel ido de 1970aj -- la Novgxersejo de jardekoj -- mi konas tutmondan pacon nur kiel respondo dum la intervjua parto de la Frauxlino Ameriko konkurso.
Cxiuj konas kiel estas bedauxrinde, ke la homaro ne pli enfokusigas la korsentojn kiujn ni cxiuj partprenas kiel civitanoj de la mondo, ekzemple zorgo pri la malricxoj kaj malsatoj, maltrankvilo pri la ekosistemo, aux malsxato pri Gxorgxo W. Bush. Zamenhofo ekpensis ke la homoj malpli konfliktus, se ili povus almenaux plifacile interparoli.
Pesimisto povus remarki, ke konfliktoj iam okazas ecx inter homoj kiu scipovas la saman lingvon, versxajne pro tio, ke ili sin komprenas ja tro bone. Sed Esperanto, kio signifas hoping, sin ne okupas pri pesimismo.
Esperanto kiel internacia lingvo estas unu el tiuj evidentaj bonegaj ideoj kiuj funkcius bone se la homoj donus malgrandan penon hodiaux por sxpari multe da mono kaj kapdoloron pli malfrue, simile al universala sanozorgo aux publika veturilajxo. Pro tio ke ni sxajnas kontentaj ke niaj profesiaj sanozorgistoj konsumas la plejparton de ilia tempo plenskribinte formularojn anstataux kuracinte pacientojn, mi decidis elspezi mian kontrauxventomuelilan energion por cxi tio monda lingvo. Ni Kodiakanoj povus gxin utile uzi, kiel rapida ponto inter la angla, la pilipina, la hispana kaj la volapukazxo kiun la junuloj sin tekstas per iliaj posxtelefonoj.
Nun, poste nur 121 jaroj, nia celo estas videbla. Je la nuna rapideco de la disvastigxo de la Esperanta movado, cxiuj en la mondo parolos gxin ne post la jaro 6011485, pli aux malpli malmultaj milionoj, supozante nulan populaciokreskon kaj la kompletan malaperon de Usonuloj. Ni jankioj ne tre sxatas paroli alilande.
Do eble ni esperantistoj estas optimistaj stranguloj. Fakte, la stranguloj ofte gxustas je mi-tion-diris-al-vi-ajxoj. Kiel mi vidis en Montrealo, nia inventita lingvo vere funkcias. Esperantistoj konversacias normale, prelegas, skribas librojn, kaj amikigxas kun homoj de aliaj landoj.
Kaj jen la subtenantoj: Williem Baden Powell, la fondinto de la knaboskoltoj, rekomendis gxin. La religia sekto Oomoto en Japanio postulas ke la membroj gxin lernas, kaj la Usona armeo antauxe uzis gxin kiel lingvo de la malamikoj je la militoludoj. Hitlero gxin nomas judan konspiron, kiel demokratio aux presa libero.
Hazarde estas Montrealo ankaux la hejmo de la profeto Rael, kiu en jaro 1973 anoncis ke aliplanedanoj kreis la teran homaron antaux 25,000 jaroj. Niaj eksterteraj prapatroj diris al li ke ni devas adopti komunan lingvon tra la tuta mondo, sed strange, ili ne indikis specife Esperanton. Ili ankaux diris al Rael ke ni devus kloni sin por atingi eternan vivon, kaj ni devus neniam trancxi la harojn cxar ili funkcias kiel antena sistemo por telepatio kun la eksterteruloj.
Kaj parolante pri Klingonoj kaj Montrealanoj, la unua plenlonga filmo farita en Esperanto steligis la Kanadan aktoron William Shatner, antuax ol li igxis Kapitano Kirk. Eble la tutmonda paco afero estas ete tro optimista, sed se vi lernas Esperanton, eble ankaux vi povas gajni Emmy-premion por ludi frenezan korporacian juriston en televido.